Temoj en la novaĵoj
    Post la okazigo de la secesio-referendumo, la Respubliko de Krimeo deklaras sendependecon el Ukrainio kaj komencas la procezon de aliĝo al la Rusa Federacio.
    Anna Fenninger (bildigita) kaj Marcel Hirscher el Aŭstrio gajnas la absolutajn titolojn de Monda Alpa Skiado.
    Usono anoncas, ke ĝi pretas cedi la kontrolon de la DNS-a radika zono, forigante sian kontrolon super ICANN.
    En rugbeo, la Ses Nacioj finiĝas kun Irlando gajnanta la konkurson.
    Chiquita kaj Fyffes interkonsentas kunfandiĝon kiu kreus la plej grandan mondan banano-produktanton.
Lastatempaj mortoj: Tony Benn - Bob Crow

20an de marto 2014 (ĵaŭdo)
Katastrofoj kaj akcidentoj
    La ĉefministro de Aŭstralio, Tony Abbott, informas al la Parlamento, ke du objektoj eble rilatantaj al la serĉado de la flugo 370 de Malaysia Airlines estis lokitaj en la suda Hinda Oceano. (Sky News), (Reuters)
Politiko kaj elektoj
    Okupi la Tajvanan Parlamenton
        Miloj da kontraŭtumultaj policanoj el la Nacia Polica Agentejo estas mobilizitaj por ĉirkaŭi la protestantojn. (CNN)

19an de marto 2014 (merkredo)
Armitaj konfliktoj kaj atakoj
    Krimea krizo 2014
        Rusiaj fortoj okupas la sidejon de la ukraina mararmeo en Sebastopolo kaj alian ŝipbazon. (AFP per Guglo), (AP), (Reuters per Yahoo! News)
    Siria civila milito:
        La Israela Aerarmeo faras plurajn aeratakojn kontraŭ siriaj militaj lokoj, mortigante 1 sirian soldaton kaj vundante 7 aliajn, en reprezalio pro bombardo kiuj vundis kvar el liaj soldatoj en la okupita regiono de la Golanaj Altaĵoj. (BBC)
    Du egiptaj armeaj oficiroj kaj kvin aktivuloj estas murditaj dum fulmatako en la provinco Qalyubiya norde de Kairo. (NPR), (BBC)
Komerco kaj ekonomio
    Oni ordonas al Toyota pagi 1,2 miliardojn da dolaroj por solvi akuzojn ke ĝi mensogis al usonaj sekureco-esploristoj kaj al la publiko pri mortigaj difektoj de akcelilo. (AFP per Google News)
Politiko kaj elektoj
    La sud-Afrika Publika Protektanto konsideras ke prezidento Jacob Zuma "profitis troe" el la registare financitaj plibonigoj de lia kampara restadejo. (BBC)
    La Honorinda Jim Flaherty, Kanada Ministro de Financo, demisias kaj planas revenon al la privata sektoro. La Honorinda Joe Oliver estis enoficigita por anstataŭi lin. (Nacia Post)
