Temoj en la novaĵoj
    Sekve de la okazigo de secesia referendumo, la Respubliko de Krimeo deklaras sendependecon de Ukrainio kaj komencas la procezon de aliĝo al la Rusia Federacio.
    Anna Fenninger (bildigita) kaj Marcel Hirscher el Aŭstrio gajnas la absolutajn titolojn de la Alpa Skia Mond-pokalo.
    Usono anoncas ke ĝi rezignos pri la kontrolo de la DNSa radika zono, forigante ĝian kontrolon de ICANN.
    En rugbeo, la Ses Nacioj finiĝas kun Irlando gajnanta la ĉampionecon.
    Chiquita kaj Fyffes interkonsentas pri merĝo kiu kreus la plej grandan bananan produktiston de la mondo.
Lastatempaj mortoj: Tony Benn – Bob Crow

20an de marto 2014 (ĵaŭdo)
Katastrofoj kaj akcidentoj
    La Ĉefministro de Aŭstralio, Tony Abbott, informas la Parlamenton ke du objektoj eble rilatintaj al la serĉata flugo 370 de la Malajzia Flugkompanio estis trovitaj en la suda Hindia Oceano. (Sky News), (Reuters)
Politiko kaj elektoj
    Okupu la Tajvanan Parlamenton
        Miloj de tumulto-policanoj de la Nacia Polica Agentejo estas mobilizitaj por ĉirkaŭigi la protestantojn. (CNN)

19an de marto 2014 (merkredo)
Armita konflikto kaj atakoj
    Krimea krizo 2014
        Rusiaj soldataj prenis la ukrainan mararmean sidejon en Sebastopolo kaj alian maramean bazon. (AFP tra Google), (AP), (Reuters tra Yahoo! News)
    Siria civila milito:
        La israela aerarmeo lanĉas plurajn aerajn frapojn kontraŭ siriaj militistaj ejoj, mortigante 1 sirian soldaton kaj vundante 7 aliajn, reprezalie pro bombado kiu vundis kvar el ĝiaj soldatoj en la okupita regiono de la Golanaj Altaĵoj.(BBC)
    Du egiptaj armeaj oficiroj kaj kvin radikaluloj estas mortigitaj dum fulmatako en la provinco de Qalyubiya norde de Kairo. (NPR), (BBC)
Komerco kaj ekonomio
    Oni ordonis al Toyota pagi 1,2 miliardojn da dolaroj por solvi akuzojn pri mensogado al usonaj sekureco-enketistoj kaj la publiko pri mortigaj difektoj en akcelilo. (AFP tra Google News)
Politiko kaj balotado
    La Sud-Afrika Publika Protektanto konsideras ke Prezidanto Jacob Zuma "senrajte profitis" de registare financitaj plibonigoj de lia kampara loĝejo. (BBC)
    La Honorinda Jim Flaherty, Kanada Ministro de Financo, eksiĝas, planante revenon al la privata sektoro. La Honorinda Joe Oliver estis nomumita por anstataŭigi lin. (National Post)
